Bitlibroj

 

La plej danĝera ludo

Post falo en la Kariban Maron dum ĉasvojaĝo, la verkisto Rainsfordo troviĝis ĉe stranga insulo: Ŝipkaptila Insulo. La nuraj tieaj loĝantoj estas ĉas-amanta maljuna generalo kaj lia kolosa servisto.

Generalo Zarofo, kiu unue montriĝas agrabla kaj rafinita gastiganto, poste malkaŝas sian krudan duan vizaĝon: li estas feroca ĉasisto, tiel feroca kaj senkompata kiel tigro. Li konfesas sentime, ke li kutimas forkapti alvenintojn al la insulo, por poste liberigi ilin en la ĝangalon kaj ĉasi ilin kvazaŭ bestojn en freneza eskapludo.

Kion Rainsfordo ne sciis kiam li paŝis sur tiun insulon, estas ke li ankaŭ iĝis ĉasaĵo de kruela sadisto kiel Zarofo.