Ĝenaj Eksterteranoj

Ekstertera raso konata kiel “Onio” iutage alvenas al planedo Tero, celante invadi ĝin. Anstataŭ perforte kapti la planedon, ili donas al homaro rajton batali por gajni posedon de la planedo en konkurso simila al tuŝludo. La komputile elektita homa ludanto estas pigra, nebonŝanca, kaj akademie nesukcesa liceo-studanto nomata Ataru Moroboŝi.

Tamen, la ludanto de la Onioj estas la filino de la estro de la eksterteraj invadantoj: Lum, tre orgojla sed ankaŭ belega. Kion povas fari Ataru, kiam eksterterano surhavanta okulfrapan bikinon sekvas lin lernejen ĉiutage? La vivo de ĉi tiu malbonŝanca knabo neniam estis normala denove ekde la momento, en kiu li konis Lum-on. Daŭre legi

Ranma ½

Antaŭ jaroj, Genma Saotome promesis ke sia filo Ranma edziĝus kun iu filino de Soun Tendo, posedanto de malnova luktosporta lernejo. Tamen, la filino elektita por edziniĝi kun Ranma ne vere ŝatas la planon kaj, aldone, kiam la fama Ranma… Daŭre legi

Maristo Luno

Maristo Luno estas vera moderna klasikaĵo, kiu revoluciis la mangaan ĝenron maho-ŝoĝo aŭ magiaj knabinoj fine de la 20a jarcento. Daŭre legi

Ŝtala Alkemiisto

En la fikcia mondo Amestris, oni kreskigis alkemion malsaman al la alkemio de nia mondo. Alkemiistoj povas alkemii eĉ oron el sentaŭga metalo, tamen la leĝo de egalvalora interŝanĝo neebligas, ke alkemiistoj kreu ion el nenio.

Kiam ili estis infanoj, Edŭardo kaj Alfonso Elriko perdis sian patrinon pro malsano. Ili provis revivigi sian patrinon per homkorpa alkemiado (formi homan korpon kaj enigi animon en ĝin per alkemio), malgraŭ tio, ke oni malpermesas krei homon per alkemio. Sed la eksperimento malsukcesis; Edŭardo perdis la maldekstran kruron kaj Alfonso perdis la tutan korpon. Edŭardo oferis sian dekstran brakon nur por meti la animon de Alfonso en kirason.

Edŭardo decidis prezentiĝi por esti Registara Alkemiisto. La Registaraj Alkemiistoj akiras privilegion, kiu helpos lin serĉi rimedon reakiri siajn perditajn partojn, kaj la korpon de sia frato. Edŭardo kaj Alfonso ekvojaĝas por serĉi la Ŝtonon de la saĝuloj, kiu povus helpi ilin. La vojo estos tre malmilda kaj ili devos alfronti fortegajn malbonulojn, homunkulojn (alkemie faritaj homoj), karmon kaj kruelan profundan veron. Daŭre legi

Sirena Melodio – Akvo

Oni malkovris grandan sekreton al deksep-jaraĝa Rukia Nanami, kiu ĵus transloĝiĝis en la ĉemaran urbon kie siaj gepatroj konatiĝis antaŭ dudek jaroj. Ŝia patrino Lucia kaj la amikoj de ŝia patrino, Hanon kaj Rina, estas veraj… sirenoj! Kaj ne ordinaraj sirenoj, sed sirenprincinoj. Rukia estas la estonta princino de la Nord-Pacifiko sed domaĝe por ŝi, ĉi tiu malkovro alportos novan potencan malamikon el la mara profundo. Samtempe, ŝi devos alfronti la problemojn de adoleska homa vivo, kiel ekzemple Kurosuna-n; tre mistera surfisto, kiu estas iom obsedata pri sirenoj. Daŭre legi