
Esperaĵo prezentas pligrandiĝantan mangaan bibliotekon. Ĉiam, kiam eblas (kaj dependante de la prizorganto de ĉiu projekto) la mangaoj estos legeblaj en la orienta maniero: la sencumo do estas de dekstre maldekstren. Se ne, estos sciigo en la komenco de ĉiu ĉapitro.

Por foliumi la paĝojn de ĉapitro, uzu la maldekstran sagon (ĉu tiun aperantan en la ekrano aŭ la sagon de via klavaro) por antaŭeniri kaj la dekstran por retroiri. Ĉi tio garantias al la leganto pli fidelan sperton.
La apudaj skemoj detalas la legodirekton de kutima mangao.