Mangaoj

Se vi estas novulo pri mangaoj, ni rekomendas legi nian gvidilon.

Sirena Melodio − Akvo

Oni malkovris grandan sekreton al deksep-jaraĝa Rukia Nanami, kiu ĵus transloĝiĝis en la ĉemaran urbon kie siaj gepatroj konatiĝis antaŭ dudek jaroj.

Ŝia patrino Lucia kaj ties amikoj, Hanon kaj Rina, estas veraj… sirenoj! Kaj ne ordinaraj sirenoj, sed sirenprincinoj regantaj la sep oceanojn.

Rukia estas la nova princino de Nord-Pacifiko, kiu protektas la rozkoloran perlon, sed ĉi tiu malkovro alportos novan potencan malamikon el la mara profundo. Samtempe ŝi devos alfronti la problemojn de adoleska homa vivo, kiel ekzemple Kurosuna-n; tre mistera surfisto obsedata de sirenoj.


Ŝtala Alkemiisto

En la fikcia mondo Amestris, oni kreskigis alkemion malsaman al la alkemio de nia mondo. Alkemiistoj povas alkemii eĉ oron el sentaŭga metalo, tamen la leĝo de egalvalora interŝanĝo neebligas, ke alkemiistoj kreu ion el nenio.

Kiam ili estis infanoj, Edŭardo kaj Alfonso Elriko perdis sian patrinon pro malsano. Ili provis revivigi sian patrinon per homkorpa alkemiado (formi homan korpon kaj enigi animon en ĝin per alkemio), malgraŭ tio, ke oni malpermesas krei homon per alkemio. Sed la eksperimento malsukcesis; Edŭardo perdis la maldekstran kruron kaj Alfonso perdis la tutan korpon. Edŭardo oferis sian dekstran brakon nur por meti la animon de Alfonso en kirason.

Edŭardo decidis prezentiĝi por esti Registara Alkemiisto. La Registaraj Alkemiistoj akiras privilegion, kiu helpos lin serĉi rimedon reakiri siajn perditajn partojn, kaj la korpon de sia frato. Edŭardo kaj Alfonso ekvojaĝas por serĉi la Ŝtonon de la saĝuloj, kiu povus helpi ilin. La vojo estos tre malmilda kaj ili devos alfronti fortegajn malbonulojn, homunkulojn (alkemie faritaj homoj), karmon kaj kruelan profundan veron.


Maristo Luno

Moderna klasikaĵo, kiu revoluciis la mangaan ĝenron maho-ŝoĝo (aŭ magiaj knabinoj) fine de la 20a jarcento.

Usagi Cukino estas iom mallerta kaj mallaborema mezlerneja studanto loĝanta en Tokia kvartalo, sed unutage ŝia paca kaj senproblema vivo tute ŝanĝiĝas kiam parolanta kato certigas ŝin, ke ŝi estas Maristo Luno, unu el la batalistoj protektantaj la iaman reĝlandon Arĝenta Milenio.

Kune kun tiu kato nomata Luno kaj kvar novaj aliancanoj —Maristo Merkuro, Maristo Marso, Maristo Jupitero kaj Maristo Venuso— Usagi devos trovi la perditan princinon de la Arĝenta Milenio kaj protekti la legendan Arĝentan Kristalon kontraŭ la ungegoj de Reĝino Berilo.


Ranma ½

Antaŭ jaroj, Genma Saotome promesis ke sia filo Ranma edziĝus kun iu filino de Soun Tendo, posedanto de malnova luktosporta lernejo. Tamen, la filino elektita por edziniĝi kun Ranma ne vere ŝatas la planon kaj, aldone, kiam la fama Ranma alvenas al la familidomo de Tendo… Li estas «ŝi»!

Pro akcidento okazinta dum ili du vojaĝis tra Ĉinio, ili estis por ĉiam malbenitaj danke al du sorĉitaj akvofontoj, en kiuj ili baniĝis senscie. Nur per varma akvo Ranma povas reakiri sian originan viran formon, same kiel sia patro, kiu jen estas homo, jen turniĝas en egan pandon. Nun la ĉefa tasko de Ranma estas ekgajni la koron de sia estonta edzino Akane, kaj ne enmiksiĝi en pli da bataloj kun aliaj svatiĝantoj!


Ĝenaj Eksterteranoj

Ekstertera raso konata kiel «Onio» iutage alvenas al planedo Tero, celante invadi ĝin. Anstataŭ perforte kapti la planedon, ili donas al homaro rajton batali por gajni posedon de la planedo en konkurso simila al tuŝludo. La komputile elektita homa ludanto estas pigra, nebonŝanca, kaj akademie nesukcesa liceo-studanto nomata Ataru Moroboŝi.

Tamen, la ludanto de la Onioj estas la filino de la estro de la eksterteraj invadantoj: Lum, tre orgojla sed ankaŭ belega. Kion povas fari Ataru, kiam eksterterano surhavanta okulfrapan bikinon sekvas lin lernejen ĉiutage? La vivo de ĉi tiu malbonŝanca knabo neniam estis normala denove ekde la momento, en kiu li konis Lum-on.


.KOMPLETA MANGAO.

Post iuj eraroj dum matĉo, promesplena futbalisto Mirai Todou estas malpromociita de la unua teamo de Futbalklubo Andaluzio al la rezerva teamo.

Poste, Mirai estas implikita en ŝipakcidento kaj estas savita de mistera homo, kiu instigas lin ĵeti sin en la oceanon. Kiam li vekiĝas, li troviĝas en angla marborda vilaĝo nomata Durhamo… en la jaro 1887: la aŭroro de profesia futbalo.

Tie, malalta junulo defendas lin kontraŭ la polico kaj, post kontroli la mirigajn futbalajn kapablojn de Mirai, li petas ke Mirai aliĝu al la teamo de Durhamo.

La teamo celas ekpartopreni en la unua profesia ligo el la mondo… Sed kio povas klarigi tiun tempvojaĝon? Ĉu Mirai iam revenos al la 21a jarcento?


En Finnlando, tero de malvarmaj arbaroj kaj lagoj, Johano kaj Ravelin estas du intimaj fratoj, kiuj ŝatas pasigi tempon unu kun la alia en sia granda bieno.

Dume, Stefanino estas ambicia virino, kiu ne kontentiĝas per sia laboro kiel servisto en la domo kaj revas iĝi edzino de unu el la du riĉaj junuloj. Tio signifas, ke ŝi devas apartigi la fratan paron iel ajn.

Sed ununokte la patro de Johano kaj Ravelin forpasas dum aŭtomobila akcidento. Poste, la afliktitaj fratoj renkontas enŝlositan silentan knabinon, kiu kreskis aparta de ĉio kaj ĉiuj… Krom de la patro de la junuloj, kiu estis la sola homo, kiu sciis pri ŝia ekzisto. Kiu ŝi estas? Proksimiĝas longa kaj frida vintro.