
Maristo Luno estas vera moderna klasikaĵo, kiu revoluciis la mangaan ĝenron maho-ŝoĝo aŭ magiaj knabinoj fine de la 20a jarcento.
Usagi Cukino estas iom mallerta kaj mallaborema mezlerneja studanto loĝanta en Tokia kvartalo, sed unutage ŝia paca kaj senproblema vivo tute ŝanĝiĝas kiam parolanta kato certigas ŝin, ke ŝi estas Maristo Luno, unu el la batalistoj protektantaj la iaman reĝlandon Arĝenta Milenio.
Kune kun tiu kato nomata Luno kaj kvar novaj aliancanoj —Maristo Merkuro, Maristo Marso, Maristo Jupitero kaj Maristo Venuso— Usagi devos trovi la perditan princinon de la Arĝenta Milenio kaj protekti la legendan Arĝentan Kristalon kontraŭ la ungegoj de Reĝino Berilo.
ĈAPITROJ
Unua intrigoarko: «Malluma Reĝlando»

Unua volumo

Dua volumo
8a Ĉapitro: Minako estas Maristo V |
9a Ĉapitro: Princino Sereniti |
10a Ĉapitro: En la luno |
11a Ĉapitro: Renkonto kun Endimiono |
12a Ĉapitro: Reĝino Metalia |
13a Ĉapitro: La decida batalo |
Aŭtoro: Naoko Takeuĉi
Originala titolo: 美少女戦士セーラームーン
Ĝenroj: Magiaj knabinoj, dramo
Tradukinto: Mikaelo Kastro