Via Nomo
Kimi no Na wa
·
2016, Japanio
. DUBLITA .
. SUBTEKSTIGITA .
Micuha estas lernejano, kiu plendas pri la kampara vivo, kiun ŝi havas apud sia fratineto, sia avino kaj sia patro, vilaĝa urbestro kiun ŝi malofte vidas. Ŝi malŝatas la folklorajn vivkutimojn de sia familio kaj revas pri la mirinda urba vivstilo de Tokio.
Aliflanke, Taki estas lernejano loĝanta en Tokio, kiu laboras duontempe en itala restoracio kaj bezonas eskapi el tiu monotoneco.
Unu matenon, Micuha vekiĝas en la korpo de Tokia junulo kaj Taki vekiĝas en la korpo de kampara knabino. Kiu sekreto kaŝiĝas malantaŭ la interŝanĝoj de du homoj, kiuj ne konante sin, ŝajne serĉadas unu la alian?