
En la fikcia mondo Amestris, oni kreskigis alkemion malsaman al la alkemio de nia mondo. Alkemiistoj povas alkemii eĉ oron el sentaŭga metalo, tamen la leĝo de egalvalora interŝanĝo neebligas, ke alkemiistoj kreu ion el nenio.
Kiam ili estis infanoj, Edŭardo kaj Alfonso Elriko perdis sian patrinon pro malsano. Ili provis revivigi sian patrinon per homkorpa alkemiado (formi homan korpon kaj enigi animon en ĝin per alkemio), malgraŭ tio, ke oni malpermesas krei homon per alkemio.
Sed la eksperimento malsukcesis; Edŭardo perdis la maldekstran kruron kaj Alfonso perdis la tutan korpon. Edŭardo oferis sian dekstran brakon nur por meti la animon de Alfonso en kirason.
Edŭardo decidis prezentiĝi por esti Registara Alkemiisto. La Registaraj Alkemiistoj akiras privilegion, kiu helpos lin serĉi rimedon reakiri siajn perditajn partojn, kaj la korpon de sia frato. Edŭardo kaj Alfonso ekvojaĝas por serĉi la Ŝtonon de la saĝuloj, kiu povus helpi ilin. La vojo estos tre malmilda kaj ili devos alfronti fortegajn malbonulojn, homunkulojn (alkemie faritaj homoj), karmon kaj kruelan profundan veron.
ĈAPITROJ

Unua volumo
1a Ĉapitro: La du alkemiistoj |
2a Ĉapitro: La prezo de vivo |
3a Ĉapitro: La karbominejo |
4a Ĉapitro: La batalo sur la trajno |

Dua volumo
Aŭtoro: Hiromu Arakava
Originala titolo: 鋼の錬金術師鋼
Ĝenroj: . Sciencfikcio . . Dramo .
Tradukinto: Eriko Demaro, AsteriskBlue
(kompostado)