Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas Eriko Demaro (Ursamour), kaj mi estas estrarano kaj fundinto de Esperaĵo. Mi estas Kanadano, programisto, Esperantisto, kaj GLAT-ano. Mi eklernis Esperanton en la jaro 2017, kaj daŭre lernas ĝin. Mi ankaŭ lernas la hispanan kaj la Usonan gesto-lingvon.
Mi kreis ĉi tiun organizon, pro ke lernante Esperanton mi rimarkis, ke ne ekzistas multaj altkvalitaj amuzaĵoj uzeblaj por lernado. Mi celas korekti tion. Kun la helpo de multaj Esperantistoj, kaj dediĉitaj membroj, ni atingu tiun celon.
VOĈAKTORADO
Filmoj
TITOLO | PERSONO | JARO DE PUBLIKIGO |
Via Nomo | Kacuhiko «Teŝi» Teŝigaŭara | 2023 |
TRADUKOJ
Mangaoj
TITOLO | JAROJ DE PUBLIKIGO |
Ŝtala Alkemiisto | aŭg. 2021-nuntempe |
Libroj
TITOLO | DATO DE PUBLIKIGO |
La plej danĝera ludo | jul. 2021 |