
INFORMO
Esperanta titolo: La plej danĝera ludo |
Originala titolo: The most dangerous game |
Aŭtoro: Richard Connell |
Jaro de originala publikigo: 1924 |
Esperanta publikigo: julio 2021 |
Dua eldono: marto 2023 |
Tradukinto: Eriko Demaro |
Revizio: Mikaelo Kastro |
Fasonado kaj kovrilo: Mikaelo Kastro |
INTRIGO
Post fali en la Kariban Maron dum ĉasvojaĝo, la verkisto kaj ĉasisto Sanĝero Rainsfordo troviĝis ĉe stranga loko: Ŝipkaptil-insulo. La solaj tieaj loĝantoj estas ĉas-amanta maljuna generalo kaj lia kolosa servisto.
Generalo Zarofo, kiu unue montriĝas agrabla kaj rafinita gastiganto, poste malkaŝas sian krudan duan vizaĝon: li estas feroca ĉasisto, tiel feroca kaj senkompata kiel tigro. Li konfesas sentime, ke li kutimas forkapti alvenintojn al la insulo, por poste liberigi ilin en la ĝangalon kaj ĉasi ilin kiel bestojn en freneza eskapludo.
Kion Rainsfordo ne sciis kiam li paŝis sur tiun insulon, estas ke li ankaŭ iĝis ĉasaĵo de kruela sadisto kiel Zarofo.
LEGI LA LIBRON
Please wait while flipbook is loading. For more related info, FAQs and issues please refer to DearFlip WordPress Flipbook Plugin Help documentation.
ALKLAKU LA TRI PUNKTOJN POR ELŜUTI LA PDF-ON