
Originala titolo: 未来のフットボール
Originala jaro: 2009
Esperanta prilaborado: 2023
Aŭtoro: Eko JAMATOJA
Tradukinto:
MIRAI, LA ESTONTECO DE FUTBALO
2009
•
•
Post iuj eraroj dum matĉo, promesplena futbalisto Mirai Todou estas malpromociita de la ĉefa teamo de Futbalklubo Andaluzio al la rezerva teamo.
Poste, Mirai estas implikita en ŝipakcidento kaj estas savita de mistera homo, kiu instigas lin ĵeti sin en la oceanon. Kiam li vekiĝas, li troviĝas en angla marborda vilaĝo nomata Durhamo… en la jaro 1887: la aŭroro de profesia futbalo.
Tie, malalta junulo defendas lin kontraŭ la polico kaj, post kontroli la mirigajn futbalajn kapablojn de Mirai, li petas ke Mirai aliĝu al la teamo de Durhamo. La teamo celas ekpartopreni en la unua profesia ligo el la mondo… Sed kio povas klarigi tiun tempvojaĝon? Ĉu Mirai iam revenos al la 21a jarcento?


Ununura volumo