
Originala titolo: Espera Stelo
Originala jaro: 2024
Aŭtoro: DanieruOtakuBoy
Bazita sur: Espera Stelo (kurtfilmo por la 3-a Usona Bona Film-Festivalo)
SEKRETO DE LA TRIA PLANEDO
2024
•
Amadeo estas tipa 16-jaraĝa junulo, kies interesoj ne diferencas de tiuj de samaĝuloj. Li vivas normalan vivon senprobleme; studante, videoludante, amikiĝante.
Dum li spertas adoleskecon, la plej senrespondecan kaj memorindan momenton de sia vivo, serio da strangaĵoj okazas tra la tuta tera globo. Multaj homoj komencis amase malaperi de antaŭ kelkaj monatoj, neniu scias kiel aŭ kial okazas ĉi tio.