Originala titolo:
The Vampyre
Aŭtoro:
John William Polidori
Jaro de originala publikigo:
1819
Esperanta publikigo:
oktobro 2024
Tradukinto:
Fasonado kaj kovrilo:
Mikaelo Kastro
Somere 1816, en vilao apud Lemano, John William Polidori, privata kuracisto de Lordo Byron, verkis ĉi tiun novelon, kiu prezentis la figuron de aristokrata vampiro (poste uzita de Bram Stoker en Drakulo). Samtempe kaj samloke ankaŭ naskiĝis Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo fare de Mary Shelley.
En unu el la multaj festoj kaj baloj de la Londona mondumo, juna Aubrey ekkonis misteran viron, kiu fascinis lin per sia apatia sinteno. Aubrey sukcesas amikiĝi kun li kaj akceptas akompani lin en vojaĝo tra Eŭropo, sed la junulo iom post iom suspektas, ke Lordo Ruthven estas danĝera alportanto de misfortunoj. Post sinsekvo da malfeliĉaĵoj, li ekkredas ion eĉ pli teruran ol tio.
ALKLAKU LA TRI PUNKTOJN POR ELŜUTI LA PDF-ON
Dankon! Cxiam estas plezuro la senpaga literaturo, plejparte kiam gxi estas Esperanta!