Esperaĵo estas organizo kaj retejo, kiu senprofite zorgas pri disvastigo de esperantaĵoj (t.e. bitlibroj, mangaoj, aŭdvidaĵoj). Nia agado respondas al la nehavo de popkulturaĵoj ŝateblaj kaj ĝueblaj de la plej junaj generacioj de esperantistoj kaj lernantoj.
Kopirajtotenantoj ne kutimas favori Esperanton iel ajn. Dum grandaj firmaoj ne interesiĝas pri la lingvo, iu devos okupi tiun vakan postenon en la mondo de esperantaj amuzaĵoj. Neniu homo rilata al ĉi tiu organizo profitas.
Partopreni
Dankon pro via interesiĝo. Ni ne povus fari ĉi tion sen vi. Ni ĉiam bezonas la partoprenon de multaj homoj por krei ĉi tiujn verkojn.
Se vi volas prezenti iun kontribuaĵon aŭ projekton, sendu vian proponon per ĉi tiu formularo.
Ni organiziĝas ĉe nia Discord-a servilo, ne hezitu aliĝi al ni!