
Originala titolo: Mephisto
Originala jaro: 1981
Esperanta prilaborado: 1987 (dublado), 2025 (subtekstoj)
DUBLITA
KUN SUBTEKSTOJ
MEFISTO
1981
•
Drama filmo
•
Hungario
•
. ENHAVAS NUDECON .
En Germanio de la fruaj 1930-aj jaroj, diligenta sed enmemiĝinta teatra aktoro Hendrik Höfgen forĝadas al si promesplenan karieron. Li havas laŭdojn, amikojn, edzinon; entute li havas ĉion, kion aktoro petas.
Tamen, post la balota venko de la nazia partio, li estos inter muro kaj la glavo, ĉar li ĉiam estis en la flanko de proletaro kaj progresismo. Liaj denaskaj kompromitiĝemo kaj kunlaboremo ebligas al li resti sub la planklumoj, en la centro de atento, sed sub la protekto de tiuj, kiujn li iam forte kritikis.

VERSIOJ | BILDO | SONO | SUBTEKSTOJ | DAŬRO | GRANDO |
Versio 1 (1080p) | 1920×1080 ![]() | Esperanto AAC ![]() La germana AAC ![]() | Esperanto (ne-algluitaj) | 2 horoj kaj 25 minutoj | 2,65 GB |
Versio 2 (720p) | 1080×720 ![]() | Esperanto AAC ![]() La germana AAC ![]() | Esperanto (ne-algluitaj) | 2 horoj kaj 25 minutoj | 1,56 GB |

KLARIGO
La dublita versio de ĉi tiu filmo ne estis farita de Esperaĵo, sed de hungaraj esperantistoj danke al la iniciatemo de Hungara Esperanto-Asocio, kadre de la centjariĝo de nia lingvo en 1987. Post malabunda eldono en VHS, ĝi ricevis similan eldonon en DVD en 2012, kiu estis nur endiskigita VHS-registraĵo. Jen la unua cifereca eldono de ĉi tiu filmo enhavanta subtekstojn, kiuj transskribas la Esperantajn dialogojn.
Ni konsideris, ke estus oportune montri la frukton de la iama laborego de la partoprenintoj en taŭga cifereca eldono, responda al la postuloj de nuntempaj spektantoj. Jen niaj ŝanĝoj:
- Oni redaktis la sonon por plilaŭtigi la paroladon.
- Oni muntis bonkvalitan version de la filmo kaj la Esperantan sonon, riparante (kiel eble plej multe) la momentojn de misa lipsinkroneco.
- Oni aldonis subtekstojn kongruajn kun la Esperanta dialogo por faciligi la spektadon. Tiuj subtektsoj estis kreitaj de ni.
Kroma informo
La Esperanta versio estis registrita en 1987. Nia eldono publikiĝis la 25an de aprilo 2025.
Specialan dankon ni donas al Matías.