

Originala titolo: Scooby-Doo! Mystery Incorporated
Originalaj jaroj: 2010-2013
Esperanta prilaborado: 2024-2025 (unua sezono)
DUBLITA
KUN SUBTEKSTOJ
SKUBI-DU! KOMPANIO MISTERO
2010
•
Animacia serio
•
Usono
•
![]()
Fred Ĝons, Dafne Blejk, Velma Dinkli, Norvil «Ŝagi» Roĝers kaj danhundo Skubi-Du konsistigas la amatoran detektivgrupon de Kristalogolfeto, urbeto mem-deklarita «la plej sorĉita loko el la mondo».
Strangaj malaperoj kaj fantomaj vizitoj formas la bazon de la urba turisma industrio, tial al iuj plenkreskuloj ne plaĉas la enmiksiĝemo de la junaj mistersolvistoj, kiuj malkonfirmas ĉiujn mondonajn supernaturajn okazaĵojn.
Aldone al la tradiciaj misteroj, kiujn ili ĉiam solvas, la teamo ekmalkovras obskuran sekreton, kiu estas kaŝita en la pasinteco de Kristalogolfeto.
dosieraj ecoj
| VERSIOJ | BILDO | SONO | SUBTEKSTOJ | DAŬRO | GRANDO |
| Versio 1 (720p) | 1080×720 | Esperanto AAC | Esperanto (ne-algluitaj) | po 23 minutoj en ĉiu epizodo | po 115-135 MB en ĉiu epizodo |
elŝuti kaj spekti
- Sezono 1
antaŭfilmoj
tabelo de partoprenintoj
Originala teamo
| REĜISORO | Victor Cook Curt Geda |
| SCENARO | Mitch Watson Mark Banker Roger Eschbacher Jed Elinoff Scott Thomas |
| MUZIKO | Robert J. Kral |
Esperanta teamo
| REĜISORO | Mikaelo Kastro |
| TRADUKINTO | Mikaelo Kastro |
| SONREDAKTINTO | Mikaelo Kastro |
| SENVOĈA VERSIO | Mikaelo Kastro |
| SUBTEKSTARANĜO | Mikaelo Kastro |
Esperantaj dublantoj
| PERSONO | ESPERANTA DUBLANTO |
|---|---|
| Plejmulto da personoj | Mikaelo Kastro (dialogoj home diritaj, poste sanĝitaj per RVC-servo)1 |
| Patro de Velma | DanieruOtakuBoy |
| Junulo en aŭto (S01E03) | DanieruOtakuBoy |
| Ruĝhara retamiko (S01E10) | Tajler EsperantaFabriko |
| Hovard E. Roberts (S01E12) | Tajler EsperantaFabriko |
| Blonda programisto (S01E15) | Tajler EsperantaFabriko |
- RVC estas speco de AI. Ĉi tio signifas, ke vera homo registris dialogojn kaj poste tiuj registraĵoj estis ŝanĝitaj en aliajn voĉojn, danke al interreta servo, kaj uzante liberajn voĉmodelojn kiel eble plej multe. ↩︎
Kroma informo
La esperantlingva versio de la serio ekpublikiĝis la 16an de februaro 2024.
Epizodoj 4-8 estis publikigitaj la 3an de julio 2024. Epizodoj 9-13 estis publikigitaj la 13an de februaro 2025. Epizodoj 15-20 estis publikigitaj la 27an de julio 2025. Epizodoj 21-26 estis publikigitaj la 12an de oktobro 2025.






























Ŭaŭ, mi ne konis tian tipon de aligatorejo. xD
La rezulto estas bona ekzemplo de etika uzo de AI esperante, mirinde! Cxu estos pli?
Dankon! Jes, estontece aperos aro da novaj epizodoj.
Bonege kaj gratulon!
Mi semajne vidas epizodojn. Mi shategas chion en tiu retejo. Tiaj laboroj estas tute mirindaj!
Mi sendas al vi milionon da dankoj. Via laboro estas ŝatata. Vi helpas min aŭdi Esperanton parolatan flue kaj ankaŭ helpas min soni pli bone.
tuj kompletigu la serion! Mankas al ni la dua sezono!