Ĝenaj Eksterteranoj

Ekstertera raso konata kiel “Onio” iutage alvenas al planedo Tero, celante invadi ĝin. Anstataŭ perforte kapti la planedon, ili donas al homaro rajton batali por gajni posedon de la planedo en konkurso simila al tuŝludo. La komputile elektita homa ludanto estas pigra, nebonŝanca, kaj akademie nesukcesa liceo-studanto nomata Ataru Moroboŝi.

Tamen, la ludanto de la Onioj estas la filino de la estro de la eksterteraj invadantoj: Lum, tre orgojla sed ankaŭ belega. Kion povas fari Ataru, kiam eksterterano surhavanta okulfrapan bikinon sekvas lin lernejen ĉiutage? La vivo de ĉi tiu malbonŝanca knabo neniam estis normala denove ekde la momento, en kiu li konis Lum-on. Daŭre legi

0

Ŝtala Alkemiisto | 7a Ĉapitro: Post La Pluvo

Edŭardo decidis prezentiĝi por esti Registara Alkemiisto. La Registaraj Alkemiistoj akiras privilegion, kiu helpos lin serĉi rimedon reakiri siajn perditajn partojn, kaj la korpon de sia frato. Edŭardo kaj Alfonso ekvojaĝas por serĉi la Ŝtonon de la saĝuloj, kiu povus helpi ilin. La vojo estos tre malmilda kaj ili devos alfronti fortegajn malbonulojn, homunkulojn (alkemie faritaj homoj), karmon kaj kruelan profundan veron. Daŭre legi

Sendi kontribuaĵon

Se vi havas kontribuaĵon, kiun vi volas, ke Esperaĵo publikigu, bonvolu plenigi ĉi tiun formularon kaj ni kontaktos vin. Ni rezervas al ni la rajton lingve korekti la verkojn senditajn, aŭ malakcepti ilin se ili ne trapasas la kvalitkontrolon.